Rusio rifuzas akuzojn de Pompeo kontraŭ Irano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-13 11:30:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Rusio rifuzas akuzojn  de Pompeo kontraŭ  Irano.

Moskvo, jan 13 (RHK) Rusio asertas ke la akuzoj pri la ligoj de Irano kun Al-Qaeda estas la klopodoj de lasta momento de la administracio de Donald Trump por “damaĝi Iranon”.

La direktoro de la dua departemento de Azio de la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj, Zamir Kabúlov, konsideris per komuniko, ke la deklaro de Pompeo kontraŭ Irano estas “absolute senbaza kaj malracia”, laŭ raportis la informagentejo rusa Sputnik.

La funkciulo esprimis ke, “sajnas ke sinjoro Pompeo, je la lasta momento (de la prezidanteco de Donald Trump), volas fari ion pli por damaĝi Iranon”.

La rusa diplomato elstarigis ke Moskvo ne havas informon, kiu konfirmu la akuzojn de Pompeo pri eblaj ligoj inter Teherano kaj Al-Qaeda.

Pompeo  akuzis Iranon doni rifuĝon al kelkaj membroj de la terorista grupo Al-Qaeda post la atencoj de la 11-a de septembro de 2001 en Usono.

Tiun saman tagon Irano rifuzis tiajn akuzojn “senfundamentajn kaj malnovajn” de Pompeo kaj konsideris ilin kiel signo de malespero kaj fiasko de la maksimum-prema politiko  de la eliranta administracio usona.

La irana ministro Mohamad Yavad Zarif,  mesaĝis per  Tvitero, ke tiaj akuzoj de sia usona homologo estas “fikciaj”. “Neniu lasu sin mistifiki. Ĉiuj teroristoj de la 11-a de septembro (2001) devenis el la preferataj destinoj de Pompeo en Okcidenta Azio;NENIU  el Irano”, aldonis Zarif aludante kelkajn reĝimojn aliancitaj al Usono, inkluzive de Saŭdi Arabio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up