Ĉinio punas funkciulojn kaj politikistojn usonajn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-18 10:21:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, jan 18 (RHK) Ĉinio anoncis hodiaŭ la pundecidojn kontraŭ politikistoj kaj funkciuloj de Usono, reciproke al la punoj aplikitaj de Vaŝingtono kiel parto de ĝia enmiksiĝo en temoj de Honkongo kaj Taivano.

Sen detaligi la pundecidojn, la ministerio de eksteraj rilatoj sciigis ke ĝi celas membrojn de la ŝtato, kongresistoj kaj reprezentantoj de organizoj ne registaraj de tiu lando, samkiel ties familianoj.

Ĉinio ratifis sian opozicion al la insisto de la Blanka Domo enmiksiĝi en siajn internajn aferojn, post esprimi la subtenon de Beijing al la klopodoj de la aŭtoritatuloj de Hongkongo puni  krimulojn.

La ministerio reasertis la suverenecon de Ĉinio en tiu regiono kaj Taivano, kaj postulas al Usono apartiĝi de siaj  aferoj internaj kaj endanĝerigi la nacian sekurecon.

Pasintsemajne, Vaŝingtono anoncis pliajn punojn al ĉinaj funkciuloj pro la aresto de hongkongaj opoziciantoj kaj ankaŭ ĉesigis limigojn al interŝanĝoj kun Tajpejo.

Tiuj manovroj ĉenigas serion da agresoj, kiuj daŭre malplibonigas la rilatojn inter la du landoj.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up