Parlatino postulas revigligi Celac kaj ĉesigi punojn kontraŭlandajn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-16 13:46:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Panamo, feb 16 (RHK) La latinamerika parlamento (Parlatino) alvokis hodiaŭ revigligi la komunumon de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CElAC, hispane) kaj tujan ĉeson de kiu ajn puno, embargo kaj blokadoj komercaj, ekonomiaj kaj financaj.

Deklaro de la estraro de la regiona leĝofara organo inkluzivis la bezono apliki tiun ĉi kaj aliajn agojn por fronti “la situacion de tutgloba urĝo travivata pro la pandemio de Kovim-19” kaj la bezonon garantii, je mallonga tempolimo, senpagajn vakcinojn por ĉiuj latinamerikanoj kaj karibianoj.

Parlatino elstarigis la rolon de la registaroj en la aktivigo de la ekonomio kaj “la laborkondiĉoj decaj por ke ĉiuj civitanoj havu enspezojn, kiuj ebligu al ili transvivi la limigojn truditajn de la ŝtato fronte al la sanitara urĝo”, sciigas la dokumento.

La deklaro alvokas la ŝtatojn garantii aliron al esencaj provizoj kiel nutraĵoj, medikamentoj kaj energio, kaj esprimis zorgojn pro la konektebleco en momentoj, kiam la virtuala klerigado regas en parto de la landoj, situacio kiu estos daŭra en 2021.

Ankaŭ atentigas pri la graveco atenti la tujajn bezonojn de la virinoj, kiuj estas en la unua linio fronte al la Kovim-19 kaj atenti la ekonomian aŭtonomecon de la virinoj kaj problemoj kiel perforto fizika kaj seksa.

Per sesioj duon-virtualaj, la Parlatino aprobis la Leĝon Modelo de sistemoj komunumaj de akvo kaj sanigado, kun subteno de Meksiko kaj la Organizo de UN por nutrado kaj agrikulturo (FAO, anglalingve).

Kadre de la politika dialogo impulsata de la programo   “Mezameriko sen Malsato Amexcid-FAO”, la institucioj envolvitaj submetis la proponon al kvin komisionoj de la regiona parlamento, kiuj kreis laborgrupon por la leĝa sekvo de la kodo.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up