Denuncas Venezuelo ligon de usonaj funkciuloj al puĉa agado.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-04 15:17:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La venezuela registaro denuncis la rilaton de altrangaj usonaj funkciuloj kun gvidantoj de la opozicio en la planoj murdi la prezidenton Nicolás Maduro kaj okazigi puĉon kontraŭ la konstitucia registaro de tiu sudamerika lando.
 
La venezuela registaro asertas ke la eksa guberniestro de la ŝtato Carabobo, Henrique Salas Romer daŭre komunikiĝas kun altranguloj de la usona registaro per servilo de la ŝtata departemento.
 
Tareck El Aissami, heroldo de la politika stabo de la bolivara revolucio, klarigis ke fronte al la graveco de tiuj okazaĵoj, la prezidento Maduro sugestis ekagi antaŭ la justico en tribunaloj de Usono, ĉar tiu registaro devas scii kiamaniere kelkaj el siaj funkciuloj estas engaĝitaj en plano  murdi la ŝtatestron de alia lando.
 
Dum radioelsendo de la programo Kontakto kun Maduro, kiun kondukas la venezuela prezidento, El Aissami detaligis la pruvojn montritajn, kiujn  la opozicio klopodas banaligi.
 
La registaro jam montris pruvojn al la lando kaj konfirmis ke nur 10% de la evidentaĵoj estis montritaj ĝis nun; ili anoncis ke dum la venontaj tagoj estos malkaŝataj aliaj pruvoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up