GLONASS atingis preskaŭ saman precizigan nivelon kiel GPS.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-09 10:58:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La navigo-sistemo rusa GLONASS proksimiĝas rilate al precizigo al la usona sistemo GPS kaj atingos ekzaktecon de 0,6 metroj por la jaro 2020, deklaris la vic-unua ministro rusa Dmitri Rogozin.
Li esprimis, kadre de la forumo Tecnoprom en Novosibirsko, ke “en 2013 ili plenumis la ĉefan taskon garantii la funkciadon stabilan de la sistemo GLONASS. En la estonto ni antaŭvidas kvarobligi la precizigon de la navigaj  servoj”.
Laŭ lia raporto, la orbita floto de la sistemo GLONASS estas formita de 29 spacaj centroj, el kiuj 24 funkcias kontinue kaj la ceteraj estas rezervaj.
“La GLONASS preskaŭ atingis la precizigon de la usona GPS. (…)Antaŭe ĝia ekzakteco estis je 35 metroj, sed ĝis nun estas 2,8 metroj” deklaris Rogozin indikante ke la koresponda federacia programo antaŭvidas eĉ plian precizecon”.
Li aldonis, ke antaŭe, la spaca rusa agentejo Roscosmos ekfunkciigis la regularon por malhelpi ekde la unua de junio la uzon por militaj celoj de la teraj stacioj de GPS en la rusa teritorio.
Rogozin avertis ke se oni ne atingas interkonsenton en la estontaj monatoj pri starigo de la rusaj ekipaĵoj de GLONASS en Usono, la 11 instalaĵoj de la GPS en Rusio estos fermitaj definitive.
 
(informfonto  el la rusa RiaNovosti kaj Cubadebate)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up