Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Iberoamerika Pintkunsido en Panamo.

Kun la temo “La iberoamerika komunumo en la nova monda kunteksto” komenciĝas ĉi-vendrede en Panamo la 23-a kunsido de estroj de ŝtato kaj registaro de la regiono kun foresto de granda parto de latinamerikaj gvidantoj kaj ankaŭ de la hispana Reĝo, kiu rekuperiĝas de kirurgiaĵo.
En la lastaj horoj, la prezidentoj de Bolivio, Evo Morales, kaj de Brazilo, Dilma Ruseff, nuligis sian partoprenon al la pintkunsido de la renovigo, kiel oni taksas ĝin, pro la ŝanĝoj proponitaj cele al postaj eldonoj, interalie, la efektivigo de tiuj kunsidoj ĉiun duan jaron.
Alia forestanto al la pintkunsido estas la prezidentoj de Ekvadoro, Rafael Correa; de Argentino, Cristina Fernández; kaj de Urugvajo, José Mujica.
Ankaŭ nuligis sian ĉeeston la prezidentoj de Gvatemalo, Otto Pérez Molina; de Venezuelo, Nicolás Maduro; kaj de Ĉilio, Sebastián Peña.
Tiuj ĉi prezidentoj estos reprezentata de aliaj membroj de siaj respektivaj registaroj en pintkunsido kiu devos esti trascenda, ĉar ĝi aprobos la unuan reformon de la forumo, du jardekojn depost ties starto.
Antaŭe  okazis la 9-a renkontiĝo de iberoamerikaj entreprenistoj, kiu sendas siajn proponojn al la kunsido de ŝtatestroj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3831038

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4441
  • today: 1891
  • online: 206
  • total: 3831038