Rafael Correa vizitos Brazilon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-07-12 07:33:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ekvadora prezidento Rafael Correa, vojaĝos al Brazilo venontsemajne por plenumi plurajn celojn, inter ili, informiĝi pri la spertoj de la sociaj programoj sukcese evoluigitaj de tiu lando.
La ŝtatestro menciis, ekzemple, la batalon kontraŭ malnutriĝo kaj la iniciatojn kontraŭ malriĉeco; li elstarigis ke Brazilo sukcesis antaŭenigi tiujn programojn spite al la logikaj komplikoj pro tio ke estas lando kun preskaŭ 200 milionoj da enloĝantoj.
Dum sia restado en Brazilo, Correa partoprenos en la kunsido inter la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC) kaj la grupo BRICS, formita de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up