Finiĝis pintkunsido de Rio plus 20 en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-13 11:41:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Post interkonsento labori kune inter la registaroj kaj komunumoj latinamerikaj por mildigi la negativajn efikojn de la klimata ŝanĝiĝo, finiĝis en Kolombio la pintkunsido de Rio plus 20.
 
La reprezentantoj de 70 landoj en la renkontiĝo asertis pri la temo, ke la sola ekstarigo de politikoj formalaj per si mem ne fruktedonas se oni ne komplementas ilin kun la konscia kompromitiĝo de ĉiuj sociaj sektoroj.
 
La pintkunsido faciligis dialogojn altnivelajn pri projektoj de urboj, transporto kaj turismo daŭrigeblaj, kiuj donu kontinuecon al tiuj skizitaj en la pintkunsido aŭspiciita de UN kaj efektivigita en Rio de Janejro en la jaro 2012.
 
La ĉeestintoj emfazis ke la revigligo kaj evoluigo urbaj de la historiaj centroj devas esti en grava kongruo kun la sociaj kaj politikaj bezonoj de la civitanaro, samkiel kun la konservado de la tradicioj kiuj subtenas ilin.
 
Laŭ klarigis Peter Debrine, de la programo de la patrobiena centro de UNESCO, en tiu ĉi procezo, kiu longedaŭras, devas intermiksiĝi la turismaj logaĵoj kun la bezonoj de la lokuloj.
 
La pintkunsido ĉi foje estis organizita de la urba distrikto de Bogoto, la organizo de UN por la medio, la tutgloba forumo de urbaj loĝlokoj kaj UN Hábitat.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up