PMA sendas humanitaran kontribuon al Gaza.

Eldonita de Alejandro García
2014-08-29 12:41:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nova humanitara kargo sendita de la monda programo de nutraĵoj (PMA) estis lasita ene de la Franĝo de Gaza en la dua tago de la fajro-haltigo definitiva inter Israelo kaj Palestino.

La kontribuo enhavas nutraĵojn por 150 mil personoj por 5 tagoj, laŭ informis la aŭtoritatuloj kiuj prizorgis la akcepton de la kargo; 18 kamionoj transportis pakaĵojn de nutraĵoj, inter viandaĵoj, fazeoloj, skatoloj de aliaj nutraĵoj, teo kaj aliaj trinkaĵoj.

La karavano vojaĝis 7 horojn ekde la egipta haveno de Aleksandrio kaj eniris en la franĝon tra la landlima vojo de Rafah, la sola ne kontrolita de Israelo.

La nutraĵoj estas bone akceptitaj en la interno de Gaza, konsiderante ke la israelaj agresoj detruis grandan parton de la agrikulturaj zonoj palestinaj kaj lasis en minimumaj indikiloj la rezervojn devenantaj el la agrikulturo aŭ fiŝkaptado.

Simila kargo devos alveni al la landlima vojo de Rafah dum la venontaj tri tagoj, konfirmis la organizantoj de tiaj agadoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up