Moksvo kaj Kievo pritraktis paŝojn cele al paco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-03 09:31:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidentoj de Rusio kaj Ukrainio, Vladímir Putin kaj Piotr Poroshenko, “esence” interkonsentis pri la paŝoj por faciligi la fajrohaltigon inter la ukrainaj militistoj kaj la popola rezistemo, informis al la agentejo ITAR-TASS, la sekretario pri gazetaro de la rusa ŝtatestro Dmitris Peskov.
 
“Dum telefona parolado okazinta ĉi-merkrede Putin kaj Poroshenko dividis opiniojn kaj esence interkonsentis pri tiaj paŝoj, asertis Peskov kiam komentis la ĵusajn komunikojn de la gazetara servo de la ukraina ŝtatestro pri tio ke “la gvidantoj interkonsentis permanentan fajrhaltigon en la oriento de la lando”.
 
Moksvo plurfoje emfazis ke Rusio ne estas parto de la interna konflikto ukraina. Tiel ankaŭ insistis Putin pasintsemajne post negocado kun Poroshenko en Minks.
 
“Sincere ni ne povas debati fajrhaltigon nek eventualan interkonsenton inter Kievo, Donetsk kaj Lugansk. Ne estas nia tasko, estas la tasko de Ukrainio, precizigis Putin.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up