Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Usono malhavas subtenon por ataki Sirion.

Dum la turniro farata de la ŝtata sekretario usona, John Kerry, tra Mezoriento, li klopodas konvinki Turkion subteni aktive la “batalon” kontraŭ la Islama Ŝtato fronte al la neglekto de tiu lando, aliancano de Usono kaj membro de NATO partopreni ajnan militan agon.
Turkio, najbaro de Irako kaj Sirio, ne volas aktive partopreni la armitajn operaciojn kontraŭ tiu grupo, kaj ne subskribis en Yedá (Sauda Arabio) la komunan komunikon de Usono kaj 10 arabaj landoj por batali kontraŭ la islama ŝtato, inkluzive, “se necese, partopreni en milita kampanjo kunordigita”
La turkaj aŭtoritatuloj timas endanĝerigi la vivon de la 46 landanoj kiuj estis sekvestritaj de la Yihad-istoj (jihadistoj)  ekde junio en Mosul, norde de Irako.
La registaro de Ankara ankaŭ ne volas ke Usono uzu la aerbazon de Incirlik (sude), proksima al la siria landlimo, por misioj militaj.
 
Siaflanke, la ministroj pri eksteraj rilatoj de Britio kaj Germanio esprimis ke ili ne partoprenos la aerajn atakojn planatajn de Vaŝingtono sur Sirio por “batali” la islaman ŝtaton.

Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3855367

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4211
  • today: 2543
  • online: 173
  • total: 3855367