Ĉinio: por pli ampleksa popola konsultiĝo favore al demokratio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-22 10:59:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ĉina prezidento Xi Jinping asertis ke la ampleksa popola konsultiĝo estas demokratia procezo en Ĉinio celanta atingi konsenton kaj saĝecon surbaze de solida kaj sekura reprezentiĝo de Regado.
 

Tiajn esprimojn li faris dum ceremonio en la Granda Palaco de la Popolo okaze de la 65-a fondo-datreveno de la politika konsultiĝa konferenco de la ĉina popolo (Ccpp).
 
Tiu ĉi organismo sesiis por la unua fojo de la 21-a ĝis la 30-a de septembro 1949 kun la funkcio de supera pov-organo, kio estis ŝanĝita en 1954 kiam oni starigis la nacian asembleon popolan (nacia palamento).
 
De tiam, la Ccpp transformiĝis en unuigitan fronton de ampleksa nacia reprezentiĝo, kies ĉefa funkcio estis asesoradi la registaron, kaj ĝin membras reprezentantoj de aliaj politikaj partioj, personecoj de la sciencoj, artoj, sportoj, elstaraj entreprenistoj kaj eĉ riĉuloj.
 
En sia parolado antaŭ la membroj de la Ccpp, Xi esprimis ke per la konsultiĝa demokratio, la komunista partio entreprenas “sian devontiĝon reprezenti la bazajn interesojn de la tuta popolo kaj servi al ĝi korpe kaj anime”.
 
La unua politika konferenco konsultiĝa de la ĉina popolo en 1949 rolis kiel konstitucia kunveno kiu elektis la unuan registaron, aprobis la nacian himnon, la flagon kaj ĉefurbon de la popola respubliko de Ĉinio, kreita oficiale la unuan de oktobro de tiu sama jaro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up