Panamo favoras la bezonon haltigi la usonan sieĝon kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-14 07:04:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La panama vicprezidantino Isabel de Saint Malo, ratifis dum gazetara konferenco la volon de la nova registaro de sia lando, prezidita de Juan Carlos Varela, voĉdoni favore al haltigo de la usona sieĝo kontraŭ la kariba insulo.
 Fine de tiu ĉi monato la ĝenerala asembleo de UN, denove debatos pri la projekto de rezolucio kiu esprimas la bezonon haltigi la usonan sieĝon ekonomian, financan kaj komercan, altruditan al Kubo dum pli ol 50 jaroj.
 En la sidejo de la ministerio pri eksteraj rilatoj, la ankaŭ ministrino pri tiu fako parolis pri la 7-a pintkunsido de la Amerikoj okazonta en tiu lando la 11-an kaj 12-an de aprilo 2015 kaj ankaŭ pri la rilatoj kun Kolombio.
 Saint de Malo priparolis la 100 tagojn de la nova registaro, periodo  en kiu ŝi vojaĝis eksterlanden  kvinfoje, unu el ili al Havano kie ŝin akceptis la kuba prezidento Raúl Castro kaj la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez.
 

 

 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up