Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La raportanto de UN kontraŭ torturo esprimas siajn zorgojn pri malliberuloj en Guantánamo.

Juan Méndez, raportanto de UN kontraŭ torturo esprimis ke la “longedaŭra reteno en la malliberejo usona en Guantánamo, sen perspektivoj pri juĝo nek liberigo, sen scii kiam ĝi finiĝos, aldonas angoran elementon al tio kio per si mem estas sufero kiu konsistigas kruelan, senhomecan kaj humiligan trakton”.
Méndez esprimis antaŭ la gazetaro siajn antaŭzorgojn pro la neglekto de la usona departemento pri defendo, permesi kiun ajn sendependan viziton de internaciaj organismoj al la malliberejo, konsiderata kiel truo rilate la temon de homaj rajtoj.
La Pentagono nur rajtigas la eniron de la internacia komitato de la Ruĝa Kruco.
Aliflanke, la raportanto de UN pridubigis la argumentojn de la Blanka Domo kiu utiligas la partan fermon de la registaro por eviti raporti pri la situacio de Guantánamo.
Dume, Omar Farrahm advokato de kelkaj malliberuloj denuncis la diskriminacion kontraŭ la arestitoj  jemen-devenaj kaj la vol-mankon de Usono por ĉesigi la perfortojn suferatajn de siaj klientoj.
La juristo asertis ke ankoraŭ estas 14 arestitoj en malsatstriko kaj kelkaj estas perfortitaj manĝi per brutalaj metodoj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4095674

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4363
  • today: 4111
  • online: 210
  • total: 4095674