Meksiko: manifestaciantoj postulas justicon en la kazo de la 43 studentoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-10 19:55:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Familianoj kaj proksimuloj de la viktimoj de Ayotzinapa, daŭre postulas justicon kaj blokadas la internacian flughavenon generalo Juan N.Álvarez, de Acapulco, kie oni raportis konfrontiĝojn kun la polico, kio devigis al evakuado de turistoj.

La loka ĵurnalo Milenio informis ke proksimume 2 500 manifestaciantoj instaliĝis fronte al la flughaveno postulante la prezenton de la 43 mezlernejaj gestudentoj malaperigitaj ekde la 26-a de septembro en Iguala, ŝtato Guerrero.

Ekde la pasinta septembro, Meksiko kaj la mondo estas kortuŝitaj  pro la malapero de la 43 gestudentoj kiuj, laŭ konfesintoj de la grupo Guerreros Unidos, estis murditaj.

Malgraŭ tio ke la versio de la Ĝenerala Prokurorejo de Meksiko asertis ke ili estis murditaj, la gepatroj kaj familianoj ne akceptas ankoraŭ tiun hipotezon ĉar ne ekzistas pruvoj, kaj aldone, ili postulas la demision de la prokuroro.

 

( laŭ informoj de Telesur)

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up