Jorge Arreaza: tiu ĉi ekonomia puĉo esta nova vojo de la opozicio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-14 07:50:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ekzekutiva vicprezidento de Venezuelo, Jorge Arreaza, prezidis kunsidon de la ministra konsilantaro kie li karakterizis kiel puĉo ekonomia la novan manieron de la opozicio krei staton de malprovizoj kaj longaj vicoj en la komercejoj por malstabiligi la landon.

Arreaza deklaris al la televida kanalo Venezolana ke tiuj artefaritaj situacioj kreitaj en la ĉiovendejoj kaj en aliaj lokaj merkatoj celas profundigi la opoziciajn planojn de ekonomia milito estigitaj ekde la pasinta jaro.

Li petis al la revolucia popolo unuiĝi por venki tiun ekonomian militon kaj daŭrigi la konstruadon de la nova modelo, irante de la nomata “rentumado” petrola al la produktiva socialismo.

Li insistis pri la bezono daŭre labori por la paco kaj la stabileco de la lando, kaj ne aĉeti produktojn kiuj estas en la hejmo, “tial ke en unu aŭ du monatoj la proviza sistemo estos regularigita”.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up