Juan Manuel Santos informis pri nova ebleco diskuti haltigon de la milito.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-02 08:02:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kolombia prezidento Juan Manuel Santos, informis ke milita delegitaro de sia lando vojaĝos al Havano por ekdiskuti kun la gerilo la eblecon haltigi la fajron.

Proksimiĝas  la momento ekdiskuti la reciprokan haltigon de la fajro kaj tio estas trascenda paŝo, esprimis Santos dum intervjuo kun la Hispana Televido dum vizito ĵuskomencita en Hispanio.

Li esprimis sian optimismon pri la rezultoj de la intertraktado kun la armitaj revoluciaj fortoj de Kolombio (FARC) en Havano, kie jam estis traktitaj tri punktoj  de la laboragendo: politika partopreno, agrara reformo kaj narkottrafiko.

 Li avertis, ke mankas ankoraŭ du el la plej malfacilaj temoj laŭ sia opinio: la justico en la periodo transira kaj la malmobilizigo de la gerilaj fortoj.

Laŭ la opinio de Santos, estos speciale tikla starigi linion inter justico kaj paco, ĉar kelkaj volas plian justicon kaj aliaj plian spacon por la paco, por ke ne estu pliaj viktimoj en la estonteco. 



Komentarioj

  • ranieri's gravatar
    ranieri
    14/03/2015 12:27 pm

    Tre interese. Ni esperu, ke ĉifoje la intertraktado definitive kaj pozitive konkludiĝos!

  • Ermigi Rodari's gravatar
    Ermigi Rodari
    14/03/2015 04:26 pm

    mi esperas ke tiu cxi iniciato donu pozitivan rezulton!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up