FARC kaj la kolombia registaro interkonsentis pri politika partopreno.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-06 16:28:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La revoluciaj armitaj fortoj de Kolombio-Popola Armeo (FARC-EP) kaj la registaro de Juan Manuel Santos, anoncis en Havano interkonsenton pri la partopreno de tiu gerilana grupo en la politika vivo de la sudamerika lando, dua punkto en la tagordo interkonsentita por la dialogoj por paco okazantaj en Kubo.
Pere de komuna komuniko informita ekde la kongresa palaco de Havano, ambaŭ delegitaroj asertis ke per tiu subskribita interkonsento, ili garantias ke okazu la necesaj kondiĉoj por ke estiĝu novaj politikaj eblecoj.
En la komuniko ili asertas, ke “ekzistas konsento  pri la temoj de rajtoj kaj garantioj de politika pozicio por la  novaj movadoj estiĝontaj,  kiuj havos aliron al la amaskomunikiloj”.
La komuniko ankaŭ sciigas ke “en la interkonsento oni esperas garantii la mekanismojn de civitana partopreno en la diversaj sociaj niveloj kun la celo impulsi regionan kaj lokan politikan partoprenon de ĉiuj sektoroj en egalrajtaj kondiĉoj.”
Ambaŭ partoj precizigis ankaŭ ke “la tempolinio (en kiu oni aplikos tiun ĉi interkonsenton) estos interkonsentita en la sesa punkto de la tagordo.
Dume, la ĉefaj amaskomunikiloj  kolombiaj donis vastan spacon al la interkonsento inter ambaŭ partneroj kaj same, la kunordiganto  rezidanta kaj humanitara de UN en Kolombio, Fabrizio  Hochschild, gratulis ambaŭ flankojn de la dialogantoj pro la “grava progreso” atingita en la interkonsento pri la politika partopreno de la gerilo depost eventuala subskribo fina de la paco en tiu lando.
UN ankaŭ esprimis sian subtenon al tiu parta interkonsento, la dua atingita dum unu jaro de dialogo, per komuniko en kiu ili elstarigis la “gravecon de la kontinueco de la dialogo por haltigi la armitan konflikton kiu daŭre provokas suferojn kaj aliajn gravajn humanitarajn sekvojn.”
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up