Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

CELAC: revigligi la ĝeneralan asembleon de UN.

La komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC) instigis ekde Nov-Jorko, sidejo de UN, revigligi la ĝeneralan asembleon de tiu monda organizo per reguloj garantiontaj la plenumon de ties decidoj.
En la kondiĉo de portempa prezidanto de la regiona bloko, Kubo intervenis nome de la organizo en debato de la sesa komisiono de la asembleo, kie ĝi postulis praktikajn agojn por fortigi la organon kiu grupigas la 193 membrojn de la monda organizo.
La laboro de la ĝenerala asembleo devas plifortiĝi, esprimis la kuba delegito, Tanieris Dieguez, kiu aldonis ke ĝi ne devas limiĝi al transdono de deklaroj, sed al adopto de konkretaj decidoj desegnitaj por atingi pli ambiciajn celojn.
En la laborgrupo pri juraj temoj, la kuba delegito esprimis ke la CELAC emfazas siajn zorgojn pro manko de observado rilate la interkonsentojn en la organo kiun ŝi taksis “maksimuma esprimo de la principo de suverena egaleco de la ŝtatoj”.
La reprezentanto de la CELAC ankaŭ esprimis la gravecon de la aprobitaj rezolucioj dum plenkunsidoj, ĉar multaj el tiuj serĉas pacajn rilatojn kaj estas ligitaj al la prioritatoj de la internacia komunumo.
CELAC estas bloko formita de 33 latinamerikaj kaj karibaj landoj, kiuj konsideras ke la ĝenerala asembleo de UN meritas kernan rolon, ĉar temas pri debata organo kiu ĝuas legitimecon kaj prestiĝon.
Diversaj registaroj avertis ke la karaktero ne deviga de la rezolucioj de la asembleo, permesas ignoradon de tiuj rezolucioj, kiel evidentiĝas en la kazoj de la konstanta ignoro flanke de Israelo pri tiaspecaj rezolucioj kiuj fiksis la rajton de Palestino al sendependa ŝtato, je memdetermino kaj reveno de la forpelitoj.
Alia evidenta ignorado rilatas al la 22 rezolucioj aprobitaj en la ĝenerala asembleo ekde 1992 kiuj postulas al Usono ĉesigi la altrudatan ekonomian, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ Kubo.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3840107

  • maxima: 19729
  • yesterday: 5418
  • today: 719
  • online: 188
  • total: 3840107