Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Investistoj premas la telekomunikajn entreprenojn en Usono pro spionado.

La akciistoj de la telekomunikaj entreprenoj AT &T kaj Verizon premas kun la celo havi pli da detaloj pri la rolo de ambaŭ multnaciaj entreprenoj en la spionaj operacioj de la usona registaro, informis kelkaj internaciaj amaskomunikiloj.
Du rezolucioj eldonitaj dum tiu ĉi monato emfazas ke la agentejoj perfortas la fidon de la klientoj ne rivelante la datumojn dividitajn kun la registaro, raportas la gazeto The New York Times.
Thomas P. DiNapoli, kontrolisto de Nov-Jorko kaj fidata de komuna fonduso de pensioj kiu estas super 160 mil milionoj da dolaroj, esprimis al la gazeto sian alarmon pri la situacio ĉar se “iu kliento sentas ke oni kompromitas lian privatecon, povus ŝanĝiĝi al alia servo”.
Paralele, Trillium Asset Management, asesoro de sendependaj investoj kun pli ol mil milionoj en aktivoj, premas al ambaŭ entreprenoj sub la suspekto ke la investistoj povus esti damaĝitaj pro manko de fido flanke de la klientoj.
Ekde la komenco de tiu ĉi skandalo, pro la filtrado plenumita de la eksa analizisto de inteligencio Edward Snowden, de la agentejo de nacia sekureco (NSA), la  entreprenoj AT&T kaj Verizon nenion deklaris pri la speco de informoj dividitaj kun la registaro.
Aliaj kompanioj kiel Yahoo kaj Google publikigis la nomatajn  raportojn  pri travideblo kie ili klarigas kelkajn el la informpetoj faritaj de ŝtataj organoj.
Jura ordono evidentigis ke la registaro de Obama kolektis sekrete la registrojn de la telefonvokoj faritaj ekde Usono al eksterlando kaj en usona teritorio mem.
Krome, estis informite ke la centralo de inteligencio (CIA) pagis 10 milionojn da dolaroj jare al la entrepreno AT&T pro ties datumbazo kun la registroj de telefonvokoj naciaj kaj internaciaj faritaj ekde Usono.
Historie ekzistas leĝoj pli striktaj kiuj protektas la informojn de la telefono pli ol la interreta trafiko, esprimis Harold Feld, vicprezidanto de la organizaĵo senprofitcela Public Knowledge al la gazeto The New York Times.
Pro tio, la registaraj petoj de telefonaj informoj limiĝas al la nomataj metadatumoj,  kiuj inkluzivas la nomon de la alvokanto, la tempon de la alvoko kaj la celatan homon.
Peticio pri ŝanĝoj en la programo por kolektado de metadatumoj de la NSA farita de la organizaĵo neregistara Electronic Privacy Information Center (EPIC) estis rifuzita ĉi monate de la usona Supera Kortumo.
La peticio emfazas ke “la konstanta kolektado de la naciaj telefonaj alvokoj de  milionoj da usonanoj flanke de la NSA, sen nenia aparta esplorcelo, estas preter la kompetentecoj donitaj de la Kongreso al la tribunalo de gvatado de eksterlanda inteligencio (FISC)”.
 
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3855371

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4211
  • today: 2547
  • online: 171
  • total: 3855371