La socialista partio sin preparas por avangarde repreni la vojon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-11 08:38:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La venezuela prezidento Nicolás Maduro, deklaris ke la socialista partio sin preparas por plani kaj efektivigi tutlande la kontraŭagon politikan, ekonomian kaj socian de la bolivara revolucio por la venonta jaro.

Maduro esprimis ke ili devas esti en konstanta sesio depost la rezultoj de la parlamentaj elektoj, kiam la alianco de dekstraj partioj (MUD) atingis 109 el 167 parlamentaj seĝoj en la nacia asembleo  kaj gajnis ankaŭ la tri deputitojn de indiĝena reprezentiĝo, kio sumas 112 seĝojn, fronte al 55 atingitaj de la socialista partio.

La revolucio venis de malpli al pli, gajnante la monton, kaj nun ĝi devas esti avangardo por protekti, orienti kaj gvidi la popolon en la estontaj agoj kiuj markos la kontraŭagadon revolucian, demokratian, humanistan, bolivaran kaj chavistan por ŝanĝi la evoluon de tiu ĉi situacio, precizigis la prezidento.

Li anoncis la starigon de leĝo-dekreto ĉi-vendrede por la stabileco labora de ĉiuj laboristoj por la venontaj tri monatoj.

Maduro esprimis ke tiu ĉi decido celas bremsi la agadojn de la dekstrularo, kiu ekde la 5-a de januaro estos plimulto en la nacia asembleo.

Li ankaŭ  pripensis la situacion de minacoj ricevitaj de la laboristoj de la Fondaĵo Televido de la AN (ANTV) flanke de la ĵuselektita deputito de la opozicia MUD, Henry Ramos Allup.

La prezidento atentigis ke la burĝaro gajnis, kaj tiuj kiuj kredis ke ilia propono estus solvo, devas  pripensi la situacion kaj eltiri siajn proprajn konkludojn, ĉar jam estas konkretaj minacoj, kaj apenaŭ ĉio komenciĝas.

Nia respondo fronte al ĉiu agreso de la opozicio estos  firma, socialista, popoldemokratia, emfazis la ŝtatestro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up