Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La internacia junularo en Ekvadoro debatos pri gravaj kaj aktualaj temoj.

Jam ekiris en Ekvadoro la monda festivalo de la junularo kaj gestudentoj kun partopreno de miloj da gejunuloj el 80 landoj, kie ili debatos pri esencaj kaj aktualaj temoj.
La programo de la tutmonda festivalo inkluzivas prelegojn, atelierojn, seminariojn kaj debatojn pri temoj kiel  senlaboreco, la kapitalista krizo, alternativoj por alfronti la amaskomunikadan kaj informan manipuladon, la temo pri Palestino kaj la rajto de tiu popolo al suvereneco kaj la malriĉeco, la paco kaj solidareco.
Diversaj tendoj starigitaj ĉe la Parko Dujarcenta, ejo antaŭe okupita de la malnova flughaveno de Quito, la ekvadora ĉefurbo, estas centro de la renkontiĝo; oni instalis budojn kie ĉiu partoprenanta lando estas reprezentata kaj estis malfermita la Domo de ALBA, la bolivara alianco por la popoloj de Nia Ameriko.
La evento estas la 18-a eldono de la  festivaloj kunorganizataj de la federacio monda de progresemaj junularoj; la antaŭa estis okazinta en Venezuelo en la jaro 2005.
 
Ĉi-jare oni dediĉas ĝin al la venezuela prezidento Hugo Chávez, al la gvidanto de la ekvadora liberala revolucio Eloy Alfaro kaj al la afrika sendependisto el Ganao,  Kwane Nhkrumah.
 
La malferman ceremonion partoprenis la prezidento de Ekvadoro, Rafael Correa, kiu instigis la gejunulojn sin prepari por ŝanĝi la mondon kaj konstrui socialisman socion, por konstrui pli solidaran, justan mondon, por preni sur sin la politikan povon.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto-29-03-20
  • Esperanto-22-03-20
  • Esperanto 15-03-20
  • Esperanto-08-03-20
  • Esperanto 01-03-20
  • Esperanto 23-02-20
vizitkalkulilo

7636365

  • maxima: 19729
  • yesterday: 8202
  • today: 418
  • online: 178
  • total: 7636365