Renkontiĝos en Havano la Papo Francisco kaj la Patriarko Kirill.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-05 09:40:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ anoncis Vatikano, la “renkontiĝo okazos en Kubo, kie la Papo haltos antaŭ sia vizito al Meksiko, tial ke la Patriarko estos en Havano plenumante oficialan viziton”.

Tiu ĉi renkontiĝo estos la unua en la historio inter la gvidantoj religiaj de la katolika eklezio kaj de la ortokosa rusa eklezio kaj ĝin oni preparas de antaŭlonge, kiu markos gravan etapon en la rilatoj inter la du eklezioj”, precizigis la komuniko kuna de Vatikano kaj de la patriarka sidejo de Moskvo.

La Papo kaj la Patriarko “havos dialogon personan en la internacia flughaveno José Martí de Havano”, kiu “finiĝos per subskribo de komuna deklaro”, precizigis la anoncisto Federico Lombardi.

Ekde la jaro 1054, dato de la reciprokaj ekskomunioj kaj la plej granda skismo de la kristaneco, neniu Papo aŭ Patriarko de Moskvo- la du eklezioj kristanaj plej gravaj tutmonde- renkontiĝis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up