Renkontiĝis en Havano la Papo Francisco kaj la Patriarko Kirill

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-13 15:23:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ anoncis Vatikano, la “renkontiĝo okazis en Kubo, kie la Papo haltis antaŭ sia vizito al Meksiko, tial ke la Patriarko estas en Havano plenumante oficialan viziton”.

Tiu ĉi renkontiĝo estis la unua en la historio inter la gvidantoj religiaj de la katolika eklezio kaj de la ortokosa rusa eklezio kaj ĝin oni preparis de antaŭlonge. Ĝi  markas gravan etapon en la rilatoj inter la du eklezioj”. Ĉe la fino de privata kunsido en Havano, ambaŭ gvidantoj                                                                                           subskribis komunan deklaron favore al kunlabora rilato inter la katolika kaj ortodoksa eklezio, aparte por protekti la kristanojn tra la mondo.

La Papo kaj la Patriarko “havis dialogon personan en la internacia flughaveno José Martí de Havano”, kiu “finiĝis per subskribo de komuna deklaro”, precizigis la anoncisto Federico Lombardi.

Ambaŭ religiaj gvidantoj dankis al la kuba popolo kaj ties prezidento Raúl Castro por la aktiva disponebleco por okazigi tiun ĉi gravan kunsidon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up