Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Ekvadoro: lando de la progresema junularo por pli bona mondo.

Ĉi-vendrede finiĝas en Quito,  la 18-a Monda Festivalo de la Junularo kaj la Studentoj depost tuta semajno de debatoj kaj interŝanĝoj inter miloj da gejunuloj el preskaŭ 90 landoj.
La Parko Dujarcenta, antikva flughaveno de Quito, estas la sidejo de la ferma ceremonio kie oni prezentos la finan deklaron post debati temojn kiel la kapitalista krizo, aliro al edukado, la rajto al publika sano, pri la religia ekstremismo, kaj aliaj gravaj temoj.
Dum sep tagoj sesiis popola kortumo de la antiimperiista tribunalo, kutima programero de tiuj eventoj, kie dum du tagoj oni akceptis ĉiujn prezentitajn demandojn  flanke de la partoprenantoj.
Tiuj temoj estis, interalie, la usona enmiksiĝo en landoj kiel Venezuelo, la sieĝo altrudata de la norda lando al Kubo, la brita okupacio de la insuloj Malvinas kaj eĉ denuncoj pri elekta fraŭdo en Honduraso kaj la ŝtata terorismo okazanta en Kolombio.
Aliaj demandoj rilatis al la sendependeco de Portoriko kaj la liberigpeto por la politikaj malliberuloj kubaj  en Usono, kiuj dum 15 jaroj maljuste suferas karceran reĝimon en tiu lando.
La eventon oni dediĉis ĉi-foje al elstaraj figuroj kiel la forpasinta prezidento Hugo Chávez, la gvidanto de la ekvadora revolucio liberala, Eloy Alfaro kaj la ganaa sendependista batalanto Kwane Nhkrumah.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 12-07-20
  • Esperanto 05-07-20
  • Esperanto 28-06-20
  • Esperanto 21-06-20
  • Esperanto 14-06-20
  • Esperanto 07-06-20
vizitkalkulilo

8327694

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6495
  • today: 6188
  • online: 200
  • total: 8327694