Ricardo Patiño enposteniĝas kiel ministro pri defendo de Ekvadoro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-03 19:00:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Post la demisio de Fernando Cordero,  la ministro pri eksteraj rilatoj de Ekvadoro, Ricardo Patiño, enposteniĝis kiel nova ministro pri defendo.

La ĝisnuna ministro de kulturo, Guillaume Long ekagos kiel ministro pri diplomatiaj rilatoj laŭ komuniko de la publika informagentejo de novaĵoj de tiu sudamerika lando, kiu ankaŭ raportas pri la ĵusaj ŝanĝoj en la estraro de la prezidento Rafael Correa.

Tiuj ĉi ŝanĝoj okazas meze de polemiko inter la registaro kaj militistoj en pasiva servo pro la redono de 41 milionoj da dolaroj kiujn la ministerio pri medio krompagis al la instituto pri sekureco socia de la armitaj fortoj, pro la akiro de terenoj en 2010.

Pro la neglekto de la militistoj redoni la fondusojn, Correa ĉesigis  la militan stabon, kaj post denunci la altajn monpensiojn kiujn ĝuas la oficiroj, li alvokis la ekvadorajn militistojn pensi pri la komuna bonfaro.

Antaŭ demisii, Cordero  ankaŭ subskribis du dekretojn celantajn, unue, elimini la uzon de diferencigitaj spacoj favore al oficiraj postenoj kaj rangoj de la militistoj, kaj due, starigi unikan procezon por eniri la lernejojn kiuj formas la oficirojn kaj trupojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up