La argentina prezidento Macri inter la figuroj menciitaj en “Panama Papers”

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-04 07:54:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La esploro nomata Panama Papers pri financaj asociiĝoj en fiskaj paradizoj riveliĝis ĉi-pasintan dimanĉon kaj mencias plurdekojn da konataj figuroj de la politiko, sportoj kaj aliaj fakoj kio elstaras en la gazetaro tra la tuta mondo.

Inter la politikistoj menciitaj aperas la argentina prezidento Macri, kiu klopodas distanciĝi de la skandalo, sed en sia malŝarĝo aperigita en oficiala noto de la prezidenta oficejo akceptas ke la prezidento estis laŭtempa direktoro de la Fleg Trading Ltd.

Tiu kompanio estis kreita de Macri, lia patro Franco kaj lia frato Mariano en Bahamoj.

Laŭ la komuniko de la Roza Domo, la prezidento ne estis akciisto nek ricevis pagojn kaj pro tio ne estis devigita informi pri tio en sia jura deklaro.

Plurdekoj da politikistoj altrangaj, sportistoj kaj mondaj personecoj estas implikitaj en la mastrumo de kontoj offshore, laŭ evidentas en la esplorrezultoj diskonigitaj de la internacia kompanio de esplorĵurnalistoj kaj la germana gazeto Süddeutsche Zeitung.

La Panama Papers estas la plej granda dokumenta riveliĝo de la historio pri neglekto de impostoj, eĉ supera en nombro al tiu de Wikileaks kaj tuŝas naciajn kaj internaciajn figurojn.

En la listo aperas aliaj argentinoj kiel la futbolisto Lionel Messi, ankaŭ Daniel Muñoz, kiu estis persona sekretario de Néstor Kirchner, kvankam ties partopreno en unu el tiuj asociiĝoj okazis multan tempon postan, kaj ankaŭ la nuna intendanto de Lanús, Néstor Grindetti.

La esploro estas bazita en dokumento ellasita de la panama oficejo Mossak Fonseca, kaj evidentigas multmilionajn interkonsentojn offshore en kiuj aperas la nomon de 140 politikistoj el 50 landoj.

La arkivoj rivelitaj enhavas preskaŭ 15 600 dokumentojn de kompanioj kreitaj de bankoj por klientoj kiuj deziris mastrumi siajn financojn tiamaniere. Multaj el ili estis starigitaj de internaciaj institucioj kiel UBS kaj HSBC.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up