Kubo esprimas solidarecon fronte al la parlamenta puĉo de la brazila dekstrularo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-18 07:35:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sektoroj de la dekstrularo kiuj reprezentas la oligarkion, en kunagado kun la reakcia gazetaro de Brazilo, subtenataj malferme de la transnaciaj amaskomunikiloj kaj la imperiismo, konkretigis en la Deputita Ĉambro de tiu lando, la unua paŝo al parlamenta puĉo kontraŭ la legitima registaro de la Partio de la Laboristoj (PT) kaj la prezidantino Dilma Rousseff, kio dum longaj monatoj estis preparata, esprimas deklaro de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.

Temas pri atako surbaze de akuzoj sen pruvoj nek fundamentoj leĝaj kontraŭ la brazila demokratio kaj kontraŭ la legitimeco de registaro elektita en la urnoj de la plimulto popolo, kiel estis denuncita de Dilma Rousseff, de la eksa prezidento kaj gvidanto de la PT Luiz Inacio “Lula” Da Silva kaj de pluraj gvidantoj de politikaj partioj maldekstraj kaj sociaj movadoj brazilaj, aldonas la komuniko.

La dokumento emfazas ke ekde la jaro 2003, kiam unuafoje enposteniĝis la PT, gvidita de Lula, en Brazilo realiĝis gravaj sociaj programoj kun grandaj sekvoj en la loĝantaro malpli favorita.

Laŭ la Monda Banko, 25 milionoj da brazilanoj ĉesis vivi en malriĉeco, danke al programoj kiel “Familia Sako”; “Mia domo, mia vivo”; “Pliaj kuracistoj” kaj “Nula Malsato”. Brazilo trasnformiĝis en influhavan internacian rolanton, defendanto de la justaj kaŭzoj kaj iniciatinto de la unueco kaj integriĝo latinamerika kaj karibia.

La puĉema opozicio celas fermi la ciklon de popolaj registaroj de la PT kaj per tio forigi la sociajn atingojn de la brazila popolo, starigi novliberalan registaron kiu ebligas priŝteladon flanke de la grandaj transnaciaj entreprenoj pri la naturaj riĉaĵoj de tiu frata latinamerika lando, speciale ĝiajn enormajn petrolriĉaĵojn, mineralojn, akvon kaj biodiversecon, kaj subordigi ĝian eksteran politikon al la imperiaj interesoj hegemoniaj, denuncas la kuba komuniko de la ministerio pri eksteraj rilatoj.

Tiu ĉi puĉo kontraŭ la demokratio brazila estas parto de la kontraŭagado reakcia de la oligarkio kaj imperiismo kontraŭ la integriĝo latinamerika kaj la progresemaj procezoj de la regiono. Tiel mem, ĝi celas la landojn de la nomata BRICS, kiuj konsistigas grupon de potencaj ekonomioj kiuj defiis la hegemonion de la usona dolaro, precizigas la komuniko.

La ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo komdamnas energie la puĉon parlamentan kiu antaŭeniras en Brazilo kaj subtenas firme la popolon kaj la legitiman registaron de tiu lando, kaj la prezidantinon Dilma Rousseff, en defendo de la politikaj progresoj kaj la sociaj atingoj dum la registaroj de la PT.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up