Paca manifestacio en Venezuelo subtenas la bolivaran revolucion.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-09 07:43:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Membroj de la venezuelaj misioj marŝados ĉi-ĵaŭde tra la tuta lando por esprimi subtenon al la socialista registaro kaj kontraŭ la atakoj de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA).

Laŭ deklaris la vicprezidanto por socia evoluo, Jorge Arreaza, la manifestaciantoj defendos la sociajn konkerojn de la bolivara revolucio, kiu en la lastaj 17 jaroj disponigis pli ol 70% de la nacia buĝeto por sociaj investoj.

Arreaza  asertis ke la ŝtato daŭre tenos tiun ĉi socian politikon per transdono de helpkartoj cele al akiro de nutraĵoj kaj medicinoj por familioj kiuj bezonas tiaspecan subtenon, interalie.

Dum la lastaj semajnoj, sociaj sektoroj de la lando, virinoj, transportistoj kaj gejunuloj sin mobilizis paceme  en la ĉefurbo kaj koncentriĝis ĉe la Palaco de Miraflores por aŭskulti la paroladon de la prezidento Nicolás Maduro.

Ankaŭ la organizaĵo ALBA-TCP kunsidinta en Karakaso esprimis sian rifuzon kontraŭ la enmiksiĝa agado de la ĝenerala sekretario  de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA), Luis Almagro, kiu aspiris aktivigi la demokratian ĉarton interamerikan kontraŭ la venezuela popolo, agado kiun li ne rajta fari.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up