Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La papo Francisko pledas por la paco.

Ĉi-jare en sia kristnaska mesaĝo ekde la balkono ĉe la Baziliko de Sankta Petro en Vatikanurbo,  la Papo Francisko pledis por la paco, memorigante ke “la militoj detruas tiom da vivoj kaj kaŭzas tiom da suferoj”.
 Li nombris la lokojn sur la tero kie nuntempe ekzistas militaj konfliktoj kaj petis por ke alvenu paco.
 La papo preĝis por ke “transformiĝu la koro de la perfortemuloj, kie ajn ili estu, por ke oni forlasu la armilojn kaj ekdialogu. Kandelo por Niĝerio, vundita de konstantaj perfortoj kiuj respektas nek la senkulpulojn nek la sendefendulojn”.
 La Papo ankaŭ alvokis por paco en la Sankta Tero, kiun li planas viziti la venontan jaron; ankaŭ ne forgesis pri Irako kaj pledis por tiuj kiuj suferas persekutojn nome de Dio.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3841360

  • maxima: 19729
  • yesterday: 5418
  • today: 1972
  • online: 220
  • total: 3841360