Ekfalas la akuzo kontraŭ la brazila prezidentino Dilma Rousseff.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-28 15:00:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La akuzo sur kiu estas bazita la politika juĝo okazanta kontraŭ la apartigita prezidentino de Brazilo, Dilma Roussef, ekfalis depost la raporto prezentita pri la rezultoj de kontrolo farita de spertuloj de la federacia Senato.

Mendita de la defend-advokato kaj laŭ ordono de la estro de la supera tribunalo federacia (SFT), Ricardo Lewandowski, la kontrolo rezultigis ke la analizo de datumoj, dokumentoj kaj informoj de la Plano Zafra, ne ebligis identigi agojn deliktajn de Dilma, kontribuintajn, rekte aŭ nerekte al la nomataj fiskaj pedalumoj, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Kun la spertizo de la Senato, la akuzo forfalas, ĉar la nekongruo de la dekretoj promulgitaj de Dilma kun la fiska celo, estis solvita kiam oni ĝin alĝustigis, esprimis la federala deputito de la Laborista Partio (PT), Paulo Pimienta.

La prezidentino deklaris ke la spertiza laŭdo prezentita ĉi-lunde de tri specialistoj de la Alta Ĉambro al la procesa komisiono konfirmis ke la proceso de politika juĝo aŭ imperachment, malhavas leĝan bazon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up