Lima, feb 2 (RHK) La protestoj en Peruo kontraŭ la registaro de la prezidento Dina Boluarte daŭris ĉi-ĵaŭdon en diversaj regionoj de la lando, kun speciala emfazo sur la sudaj teritorioj kiel Puno, kie la loĝantaro subtenas senfinan strikon dum pli ol unu monato.... Legu pli


Ramallah, jan 28 (RHK) Preskaŭ 2,1 milionoj da palestinanoj bezonas humanitaran helpon en la okupataj teritorioj, hodiaŭ avertis agentejo de Unuiĝintaj Nacioj.... Legu pli


Havano, jan 23 (RHK) La brazila Ministerio pri Sano anoncis, ke pro la manko de sano en originaj popoloj, ĝi studas akceli la reaktivigon de la programo Pli Kuracistoj por varbi profesiulojn, kiuj laborus en la Indiĝenaj Sanaj Distriktoj (DSEI).... Legu pli


Braziljo, jan 18 (RHK) Kun la aresto de la dua leŭtenanto de la Fajrobrigadejo de Rio-de-Ĵanejro, Roberto Henrique de Souza Júnior, estas 15 brazilaj policanoj implikitaj en la puĉaj agoj de la 8-a de januaro.... Legu pli


Lima, jan 14 (RHK) La perua leĝdonanto Kelly Portalatino prezentis denuncon kontraŭ la 19 ministroj, kiuj konsistigas la kabineton de la prezidento-nomumita Dina Boluarte, kiu ĉi-vendredon ripetis, ke ŝi daŭrigos en la oficejo, malgraŭ la protestoj postulantaj ŝian demision.... Legu pli


Havano, jan 11 (RHK) Reprezentantoj de Meksiko, Kanado kaj Usono subskribis Deklaracion pri la Nordamerika Alianco por Rasa Egaleco kaj Justico en Meksikurbo, kadre de la X-a Pintkunveno de Nordamerikaj Gvidantoj.... Legu pli


Braziljo, jan 9 (RHK) La prezidanto de la Laborista Partio, Gleisi Hoffmann, respondecis la registaron de la Federacia Distrikto (DF) pri vualitaj minacoj pri invadoj de institucioj en ĉi tiu ĉefurbo, faritaj ĉi-dimanĉe de radikalaj subtenantoj de la eksprezidanto Jair Bolsonaro.... Legu pli


Braziljo, jan 8 (RHK) Radikalaj manifestaciantoj, subtenantoj de la venkita prezidento Jair Bolsonaro, invadis la sidejon de la Nacia Kongreso, la Supera Kortumo kaj la Palaco Planalto, bastiono de la Plenuma Povo, en ĉi tiu ĉefurbo hodiaŭ.... Legu pli


Havano, jan 7 (RHK) La proparolanto de la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj (UNHCR), Boris Cheshirkov, deklaris vendrede, ke la novaj enmigradaj reguloj de Usono malobservas la rajtojn de rifuĝintoj dum ne konformiĝas al internaciaj normoj.... Legu pli


Vaŝingtono, jan 6 (RHK) La registaro de Joe Biden anoncis pli da elpeloj de migrantoj kiel parto de novaj trudreguloj por pliigi sekurecon ĉe la usona-Meksika limo kaj redukti la nombron da kontraŭleĝaj transirejoj.... Legu pli


Lima, jan 4 (RHK) La protestoj kaj mobilizoj kontraŭ perua prezidento Dina Boluarte rekomencos ĉi-merkredon, kun amasaj mobilizoj en diversaj departementoj de la lando por postuli liberigon de eksprezidento Pedro Castillo, postulante antaŭigi elektojn.... Legu pli


Romo, dec 31 (RHK) La papo emerito Benedikto la 16-a forpasis ĉi-sabaton en la monaĥejo Mater Ecclesiae de Vatikano, raportis la direktoro de la gazetara oficejo de la Sankta Seĝo, Matteo Bruni, kiu rimarkis, ke pli da informoj estos donitaj kiel eble plej baldaŭ.... Legu pli


Havano, dec 27 (RHK) Rusa prezidento Vladimir Putin subskribis marde la dekreton pri la respondo de Moskvo al la prezolimo de rusa petrolo trudita de la G7-landoj, EU kaj Aŭstralio. Tiel, la eŭrazia lando ĉesos vendi krudan petrolon al la nacioj, kiuj aliĝis al la decido.... Legu pli


Braziljo, dec 27 (RHK) Delegitaroj el proksimume 120 landoj, inkluzive de 17 ŝtatestroj kaj registaroj, ĉeestos la inaŭguran ceremonion de la elektita prezidento de Brazilo Luiz Inácio Lula da Silva, planitan por la 1-a de januaro, raportis lunde oficiala fonto.... Legu pli


Santiago de Ĉilio, dec 26 (RHK) La Konstitucia Komisiono de la Ĉilia Senato, en eksterordinara kunsido, analizos ĉi-lunde la amendon, kiu ebligas la procezon al nova Magna Ĉarto, kiu anstataŭigos tiun validan ekde 1980.... Legu pli


up