Nov-Jorko, nov 16 (RHK) La guberniestro de la ŝtato Nov-Jorko, Andrew Cuomo, minacis starigi plendon kontraŭ la administracio de Donald Trump, se lia plano pri vakcin-distribuo kontraŭ la Covid-19 limigas la aliron al personoj negraj kaj komunumoj de malaltaj rimedoj, informis la gazeto Post-Standard.... Legu pli


Lima, nov 16 (RHK) La nova transira registaro de Peruo devos kunvoki referendumon pri la elekto de konstitucia asembleo por atingi ŝanĝojn profundajn kiel solvon al la grava politika krizo, proponis la movado Nova Peruo(NP).... Legu pli


La Paz, nov 13 (RHK) La prezidento de Bolivio, Luis Arce, anoncis ĉi-ĵaŭde en la Granda Domo de la Popolo, en tiu ĉi urbo, la novajn leĝojn aprobitajn 1345 kaj 1346, kiuj faciligas pagojn por socia asisto per la nomata kupono kontraŭ malsato.... Legu pli


Moskvo, nov 11 (RHK) La evoluigantoj de la rusa vakcino Sputnik V anoncis ke la efikeco ebligas ĝin ekapliki amase en venontaj semajnoj.... Legu pli


Lima, nov 5 (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, la gvidantino de la progresema movado Nova Peruo, Verónika Mendoza, anoncis ĉi-merkrede sian kandidatiĝon al la prezidentaj elektoj de 2021 kiel tribuo al la inkaa heroo Túpac Amaru.... Legu pli


Havano, nov 3 (RHK) La usona sieĝo kontraŭ Kubo pro ties eksterteritoria karaktero damaĝas la membro-ŝtatojn de Eŭropa Unio (EU), laŭ raporto de UN.... Legu pli


Karakaso, nov 2 (RHK) La registaro de Venezuelo aktivigis hodiaŭ la semajnon de kvarentena fleksigo pro Covid-19, kio ebligas repreni la produktivajn kaj komercajn aktivecojn en pli ol 50 sektoroj sociekonomiaj.... Legu pli


Vaŝingtono, okt 28 (RHK) La kronviruso infektis preskaŭ duon-milionon da usonanoj dum la lastaj sep tagoj, dum la regiono de la okcidenta mezo montris novajn rekordojn da pozitivuloj kaj enhospitaligoj, laŭ informis Reuters.... Legu pli


Pekino, okt 23 (RHK) La ĉina prezidento Xi avertis Usono ke la ĉina popolo neniam kliniĝos fronte al la minacoj kaj batalos kontraŭ invandontojn.... Legu pli


La Paz, okt 21 (RHK) La prezidento de la Supera Elekta Tribunalo (TSE) de Bolivio, Salvador Romero, postulis ĉiujn aktorojn politikajn respekti la rezultojn de la ĝeneralaj elektoj de la pasinta 18-a de oktobro, post la mobilizo de kelkaj malkontentaj grupoj kiuj eliris por protekti kontraŭ la skrutinio.... Legu pli


Karakaso, okt 16 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, invitis la Forumon de Sao Paŭlo partopreni kiel akompananto en la leĝofaraj elektoj de la 6-a de decembro.... Legu pli


Indianapolo, okt 14 (RHK) La usona farmaci-kompanio Eli Lilly and Co. informis ke ĝia klinika provo pri antikorpo-kuracado kontraŭ la nova kronviruso, aŭspiciita de la registaro, estis haltigita pro sekurecaj kialoj.... Legu pli


Bonaero, okt 12 (RHK) Argentino konsideras neakcepteblan ajnan militan atakon kontraŭ Venezuelo, kaj neglektas la ekonomia, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ la venezuela popolo, asertis la prezidento Alberto Fernández.... Legu pli


Nov-Jorko, okt 8 (RHK) Proksimume 115 milionoj da personoj povus esti je la nivelo de ekstrema malriĉeco en 2020 kaŭze de la krizo provokita de la Covid-19.... Legu pli


La Paz, okt 7 (RHK) La prezidenta kandidato de la Movado al Socialismo, (MAS) en Bolivio, Luis Arce, denuncis ke la fakto-reĝimo realigas sabotajn planojn kontraŭ la elekta procezo kaj minacas per la milita forto.... Legu pli


up