Vaŝingtono, sep 10 (RHK) La usona prezidento, Donald Trump, renovigis por unu plia jaro la nomatan Leĝo de komerco kun la malamiko, statuto de la jaro 1917, kiu fundamentas la ekonomian sieĝon altrudatan al Kubo.... Legu pli


Pekino, sep 7 (RHK) Ĉinio altigos sian veton por la interna merkado kaj alianciĝoj kun landoj kaj regionoj amikaj, kiel alternativo por superi la serion da usonaj punoj kaj la tutmondan krizon, komentis hodiaŭ la loka gazetaro.... Legu pli


Vaŝingtono, sep 3 (RHK) La demokrata kandidato al la usona prezidanteco,Joe Biden, elstarigis la fiaskon de Donald Trump en sia politiko al Venezuelo kaj promesis repreni la nivelon de la diplomatiaj rilatoj ekzistintaj kun Kubo dum la registaro de Barack Obama.... Legu pli


Pekino, aŭg 31 (RHK) Ĉinio denuncis la viziton de ĉeha delegitaro al Taivano kaj avertas tiun landon “pagi altan prezon” por “defii la principon de unu sola Ĉinio”.... Legu pli


Havano, aŭg 19 (RHK) La monda tago de humanitara asisto, kiun oni celebras ĉiun 19-an de aŭgusto, omaĝas la laboristojn pri sano, kiuj helpas rilate urĝojn, kiel tiuj nun suferataj de la homaro kaŭze de la Covid-19, raportis la informagentejo Prensa Latina.... Legu pli


Moskvo/Pekino, aŭg 17 (RHK) Laŭ raporto de HispanTV, Rusio kaj Ĉinio distanciĝas de la usona dolaro uzante siajn naciajn monojn en la reciproka komerco, kio povus konduki al financa alianciĝo inter ili.... Legu pli


Bogoto, aŭg 15 (RHK) La loka enket-firmao Invamer konsideras la kandidaton de la partio Humana Kolombio, Gustavo Petro, kiel gvidanto rilate la intenc-voĉdonon por la elektoj de 2022, laŭ sciigis loka amaskomunikilo.... Legu pli


Bejruto, aŭg 14 (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Irano, Mohammad Yavad Zarif, dialogos hodiaŭ kun kelkaj funkciuloj de Libano, en la komenco de neatendita vizito.... Legu pli


Jerusalemo, aŭg 13 (RHK) Israelo kaj la ŝtato de la Unuiĝintaj Emirlandoj anoncis ĉi-ĵaŭde ke ili atingis interkonsenton por normaligi siajn diplomatiajn rilatojn.... Legu pli


Pekino, aŭg 12 (RHK) La parolisto de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Zhao Lijian, esprimis ĉi-merkrede ke Ĉinio opozicias al kiu ajn ligo oficiala inter Usono kaj Tajvano.... Legu pli


Minsko, aŭg 10 (RHK) La centra elekta komisiono (CCE) de Belarusio anoncis hodiaŭ la venkon de Alexander Lukashenko en la prezidentaj elektoj per 80,23%, dum la ĉefa opozicia kandidato, Svetlanan Tijanovskaya gajnis 9,9 elcentajn poentojn.... Legu pli


Bejruto, aŭg 7 (RHK) La libanaj spertuloj kulpas la koruptitajn ulojn de tiu lando, pro la okazintaĵo de la haveno, kaj ne neas la hipotezon de ekstera interveno.... Legu pli


Vaŝingtono, aŭg 5 (RHK) La ĉina ambasadoro avertis ke la politikoj de Donald Trump, povus rezultigi “malvarman militon” inter Ĉinio kaj Usono, kio ne estas dezirata de Pekino.... Legu pli


Managvo, aŭg 4 (RHK) Carlos Fonseca Terán, gvidanto de la sandinista fronto de nacia liberigo (FSLN), apelaciis al la plej baza logiko por malmunti la mensogon de la amaskomunikiloj, kiuj respondecigas tiun politikan forton pro fajrumo en la metropola katedralo de Managua.... Legu pli


Londono, aŭg 3 (RHK) Estis infomite ke la nobelpremiito pri paco John Hume forpasis ĉi-lunde je la aĝo 83-a en Londonderry, kie li loĝis, kaŭze de senila demenco suferata de kelkaj jaroj.... Legu pli


up