Okaze de la 90-jariĝo de Fidel Castro: la franca gazeto Le Point

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-12 07:25:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-venontan sabaton, la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro fariĝos 90-jaraĝa,  kaj ĉi-rilate la franca gazeto Le Point difinis lin kiel unu el la politikaj gigantoj de la 20-a jarcento.

 “Ne detruebla. Li transvivis  pli ol 600 murdatencojn, defiis 10 usonajn prezidentojn kaj travivis duonjarcentan historion: Fidel Castro, la patro de la kuba revolucio, festos ĉi-sabate sian 90-an vivojaron”, tiel emfazas Le Point.

Per ampleksa artikolo pri la diversaj trajtoj de la kuba gvidanto, la gazeto aldonas ke maleblas rakonti la historion de la dudeka jarcento sen mencii lin. Ekde sia junaĝo, atentigas pri la kondiĉo de milita strategiisto, kiu ebligis al li venki la militon spite al tio ke li ne posedis tian karieron.

“Doktoro pri juro 32-jara, kune kun trupo de barbuloj”  sukcesis venki armeon de 80 mil soldatoj kaj forpeli el la povo la diktatoron Fulgencio Batista, emfazas la artikolo.

Le Point emfazas lian faceton de Kiĥoto kiu plenumis nepenseblajn batalojn kiel transformi Kubon en mondan sanpotencon kaj transiri el 3 mil kuracistoj en 1959 al 88 mil en la nuntempo, kio signifas unu kuracisto por ĉiu 640 enloĝanto.

La gazeto ankaŭ emfazas la trascendon de Fidel kaj la kuba revolucio en Latinameriko kaj emfazas ĉi-rilate la esprimon de unu el la komandantoj de la FARC-EP el Kolombio, kiu asertis ke Kubo estas ekzemplo de la bataloj kiuj klopodas ŝanĝi la mondon”. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up