Sendas Raúl Castro gratulmesaĝon al la UNEAC okaze de la 55-a fondodatreveno

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-23 07:23:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro sendis gratulan mesaĝon al la unuiĝo de verkistoj kaj artistoj de Kubo (UNEAC) okaze de la 55-a fondodatreveno de tiu kultura organizaĵo.

La leteron legis Miguel Barnet, prezidanto de tiu organizaĵo dum la kulturvespero okazinta ĉi-lunde  en la granda teatro de Havano Alicia Alonso, kiun ĉeestis la dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura.

Raúl esprimis sian fidon je tio ke la Uneac estos je la avangardo de la transforma procezo okazanta en la kuba socio, alfrontante ĉiujn defiojn por atingi socialismon prosperan kaj daŭrigeblan.

Li memorigas ke la gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro elstarigis ke la kulturo estas la ŝirmilo kaj spado de la nacio, kaj tial li kunvokis la verkistojn kaj artistojn esti je la nivelo de tia koncepto.

Barnet emfazis ke la Uneac naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1961 kiel signo de la nacia kulturo kaj  turnopunkto de la naskiĝinta revolucio, kaj nuntempe ĝia forto kuŝas en la dinamiko inter tradicio kaj renovigo, subtenante kulturon de debato kaj dialogo konstanta kun civila socio.

La kultura vespero arigis selekton de aŭtentaj esprimoj de la identeco kuba en vario kiu inkluzivis la ĉefajn etnaj radikojn de la nacieco, jen el klasika baleto ĝis rumbo, reprezentitaj de dancistoj de la nacia baleto  kaj la grupo Yoruba Andabo, respektive, kiuj estis signitaj de la spirita riĉeco kuba.

La koncepto de unueco en diverseco  ĉefrolis en la kultura vespero kiu ankaŭ ĝuis la prezenton de veraj institucioj de la kuba kulturo kiel la Nacia Ĥoro reĝisorita de Digna Guerra kaj ankaŭ la Nacia Sepopo Ignacio Piñeiro, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up