Rekomenciĝas hodiaŭ la regulaj flugoj inter Usono kaj Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-08-31 15:14:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Per la alveno de la Airbus A-320 de la flugkompanio JetBlue al la internacia flughaveno Abel Santamaría, restariĝas la regulaj flugoj de Usono al Kubo, interrompitaj de antaŭ pli ol 50 jaroj.

En la flugmaŝino kiu startos el Fort Lauderdale al la urbo Santa Clara, alvenos Anthony Foxx, sekretario de transporto de Usono kaj markas la komencon de la operacioj kiuj inkluzivas kelkajn flugkompaniojn de tiu lando, inter ili Silver Airways, tra Santa Clara kaj American Airlines, tra Holguín kaj Cienfuegos, kiuj tuj komencos siajn flugojn.

Laŭ sciigis la aŭtoritatuloj dde la terminalo de la centra provinco Villa Clara, tiu ĉi havas la kapablon akcepti 600 pasaĝerojn en unu horo, kun atendotempo je proksimume 20 minutoj en la alveno, malpli ol la periodo je 45 minutoj, kiel maksimumo, establita de la internacia organizo de la civila aviado.

Omar Andrés Gil, direktoro de la flughaveno, asertis ke ĝi plenumas la normojn internaciajn kaj posedas la aprobon de la administracio de sekureco en la transporto de Usono.

La nunaj limigoj starigitaj de la usona sieĝo altrudata al la insulo, malebligas al la usonaj civitanoj viziti Kubon kiel turistoj, tamen la restarigo de la flugoj estas pozitiva paŝo en la normaligo de rilatoj inter la du landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up