Komenciĝis nova lernojaro en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-05 09:38:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-lunde komenciĝis en Kubo la nova lernojaro, kio konsistigas feston por la kubaj infanoj kaj junuloj kiuj havas aliron al la nacia lernosistemo, senpaga kaj malferma al ĉiuj.

La ministro pri edukado, Ena Elsa Velázquez, informis ke en tiu ĉi periodo, pli ol unu miliono 700 mil gelernantoj ĉeestos en la pli ol 10 mil 600 institucioj lernejaj, kaj altigi la edukan kvaliton estas la ĉefa celo.

Siaflanke, la ministro pri supera edukado, José Ramón Saborido, elstarigis ke la vasta malfermiĝo al enskribiĝo en la universitatoj, kiu altiĝis ĝis pli ol 200 mil studentoj, favoris la malfermon de 128 universitataj centroj municipaj, en kiuj oni studos en la kategorio de renkontiĝaj kursoj.

Aliflanke, la Monda Banko publikigis raporton pri la problemaro de edukado en Latinameriko kaj Karibio kaj la ĉefaj defioj alfrontataj. Laŭ tiu raporto neniu latinamerika sistemo lerneja povas sin konsideri altkvalita kompare kun la mondaj normoj, kun la rimarkinda escepto de Kubo.

La raporto asertas  ke Kubo estas internacie rekonata pro la sukcesoj atingitaj en tiu sektoro, kun socia servo kiu superas tiun de la plimulto de la evolulandoj kaj komparebla kun tiu de la evoluintaj landoj.

La Monda Banko memorigas ke la ellaboro de bonaj edukaj sistemoj estas vitala por la estonteco de Latinameriko kaj Karibio, kaj multobligas la ekzemplon de Kubo, kiu atingis la ekscelencon en tiu sektoro kaj estas la sola lando en la kontinento kiu disponas je docenta korpuso altkvalita.

Por la nova lernojaro kiu nun komenciĝas en Kubo, la universitatoj posedos pli ol 420 wifi alirpunktoj aliĝintaj al la eduka reto, asertis Walter Baluja García, direktoro pri informadiko de la ministerio pri supera edukado.

Rilate al la konektitaj centroj tra la optika fibro, la funkciulo asertis ke la nuna lernojaro komenciĝas kun pli bonaj kondiĉoj kompare kun la pasinta kurso, ĉar nur mankas konekti al la nodo de la nacia reto universitata la superan instituton mino-metalurgian de Moa, en Holguín, kio konkretiĝos fine de la nuna monato flanke de la specialistoj de la telekomunika kompanio ETECSA S.A.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up