Programo Turquino-Manatí: integrala mastrumado de montaroj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-07 15:34:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La integrala programo de montara evoluigo Plano Turquino-Manatí de Kubo estis laŭdita en Roma de Rosa Laura Romeo, sekretario de la programo Alianco por la Montaroj, koalicio volontula de UN kun sidejo en Havano.

Kubo estas membro-fondinto de tiu Alianco, naskiĝinta en 2002 kadre de la Pintkunsido de la Tero okazinta en Johannesburgo, Sudafriko, sed de multaj jaroj antaŭe, la insulo evoluigas integralan programon de mastrumado primontara, imitinda, deklaris la funkciulino de UN.

La Plano Turquino-Manatí estas valora sperto por efika evoluigo de la montaro, kiu frue estiĝis kun altaj komponentoj ekonomiaj, produktivaj, sociaj kaj mediaj, aldonis Romeo.

Ĝuste tial, dum tiuj ĉi jaroj ni utiligis la programon Turquino-Manatí kiel bona ekzemplo por integrala mastrumado de la montaro, kiu donas ĉefan rolon al la loĝantaro en la vivo kaj progresigo de la montaro.

Tiu ĉi plano estiĝinta en 1987, inkluzivas ne nur 18% de la montaraj regionoj de la insulo, sed ankaŭ aliajn kiuj konsistigas celojn strategiajn, ampleksas je 50 distriktoj kaj bonefikas al 700 mil enloĝantoj el 10 provincoj kun montaraj zonoj.

En sama periodo estis kreita la sistemo por  rearbarigo, konata kiel Plano Manatí, nomo de la orienta regiono de Kubo kie komenciĝis agadoj de la Plano por savgardi la medion, kaj krei kaj ampleksigi la arbarajn kaj lignajn rezervojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up