Bruno Rodríguez prezentis la raporton pri la damaĝoj de la usona sieĝo altrudata al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-10 08:51:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, prezentis ĉi-vendrede en Havano sian raporton jaran pri la damaĝoj provokitaj al la insulo kaŭze  de la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa, kiu daŭras pli ol 50 jaroj.

La  ministro sciigis la  dokumenton al la nacia kaj eksterlanda gazetaro akreditita en la insulo, en la sidejo de la ministerio pri eksteraj rilatoj, kio estis dissendita de la nacia televido kaj Radio Havano Kubo.

Temas pri la jara raporto pri la rezolucio 70/5 de la Ĝenerala Asembleo de UN, nomata, “Bezono haltigi la  sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan de Usono kontraŭ Kubo”.

La venontan 26-an de oktobro, la supera instanco de UN diskutos por la 25-a fojo la projekton, ne devigan, kiu ĉiam kalkulis kun la plimulta subteno de preskaŭ ĉiuj membroj, kiel evidenta rifuzo kontraŭ tiu  politiko taksita de la internacia komunumo kiel malnovega, malamika kaj maljusta.

La kuba ministro esprimis ke la usona prezidento mem, Barack Obama, agnoskis ke la sieĝo fiaskis en  siaj celoj, estas restaĵo de la Malvarma Milito kaj provokas damaĝojn al la kubanoj, dum izoligas la usonan registaron.

La ministro agnoskis ke Obama kompromitis sin enmiksiĝi en debaton kun la Kongreso por elimini la sieĝon, ĉar nur tiu ĉi institucio havas la povon forigi ties leĝaron.

Tiucele la prezidento “uzis siajn ekzekutivajn povojn, sed tio nur modifas limigite kelkajn elementojn de la maljusta apliko de tiu politiko,  precizigis Bruno Rodríguez.

Li aldonis ke en Kubo “ne estas iu ajn sektoro kiu eskapas al la negativaj sekvoj de la sieĝo” kaj donis ekzemplon pri tio ke en preskaŭ 60 jaroj de la krima sieĝo, la ekonomiaj perdoj pro tiu koncepto sumas 125 mil 873 milionoj da dolaroj.

Je la fino de la raporto, Rodríguez respondis kelkajn demandojn de la ĵurnalistoj.

En la jaro 2015 la internacia komunumo esprimis sian rifuzon al tiu politiko per 191 voĉoj favore al ĉesigo de la sieĝo, kio sumas 24 voĉdonoj kun plena subteno al la kuba rezolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up