Italio kaj Kubo pritraktas negoceblecojn

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-19 09:20:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, vizitas Italion por pritrakti tagordon kiu inkluzivas renkontiĝon kun la ministro pri ekonomia evoluo, Carlo Calenda.

Malmierca ankaŭ partoprenos la inaŭguran sesion de la 5-a  kunsido de la entreprena komitato Kubo-Italio kaj renkontiĝos kun la prezidanto por la internacia fonduso de agrikultura evoluo (FIDA), Kanayo F. Nwanze, informis la angentejo Prensa Latina.

La kuba ministro alvenis al Romo el Nederlando, kie li plenumis tritagan laborviziton por interŝanĝi pri la bona stato de la rilatoj ekonomiaj kaj impulsi la negoceblecojn en Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up