La japana ĉefministro vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-22 19:46:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Shinzo Abe, ĉefministro de Japanio, alvenis al Kubo por plenumi oficialan laborviziton. Li estas la unua japana ŝtestro kiu vizitas Kubo kaj estos akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro, ambaŭ  efektivigos ampleksan laborprogramon en la insulo.

Antaŭ ol alveni, la ĉefministro esprimis al la kuba gazeto Granma sian deziron okazigi malferman dialogon pri diversaj temoj kiuj inkluzivas la impulson de komerco kaj investoj en la kariba lando.

Li aldonis ke la intenco estas esprimi al la prezidento Raúl Castro, ke Japanio daŭre klopodos agadi favore al la ekonomia kaj socia progreso de Kubo.

Ambaŭ landoj subskribis la pasintan 19-an de septembro, interkonsenton por reordigi siajn ŝuldojn je meza kaj longa periodo kun la celo plifortigi siajn rilatojn en la sektoroj ekonomia-komerca, investoj kaj kunlaboro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up