Kubo kaj Usono dialogas en duflanka laborkomisiono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-30 13:13:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Delegitaroj de Kubo kaj Usono efektivigas ĉi-vendrede la 4-an renkontiĝon de sia duflanka komisiono, mekanismo celanta impulsi la kunlaboron inter ambaŭ lando en scenejo markita de la valideco de la usona sieĝo.

La kunsido de la menciita instrumento starigita de antaŭ unu jaro, por observi la rilatojn kaj skizi novajn celojn plibonigendajn, estas prezidita de la ĝenerala direktorino pri Usono de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, kaj de la funkciuloj de la ŝtata departemento de Usono, Mari Carmen Aponte kaj Jonathan Finer.

Aponte estas la adjunkta sekretario por Latinameriko, dum Finer estas la direktoro pri politika planado.Tiu ĉi renkontiĝo estos la antaŭlasta de la reciproka komisiono sub la administracio de Barack Obama, kiu finos sian periodon en januaro de 2017.

Dum la renkontiĝo, ambaŭ partoj kontrolas la plenumon de la interkonsentoj de la antaŭa kunsido okazinta en majo, kaj starigos novajn paŝojn cele al plibonigo de la rilatoj inter Havano kaj Vaŝingtono.

En ĵusaj deklaroj de la ĝenerala vicdirektoro pri Usono de la kuba institucio, Gustavo Machín, li sciigis ke oni difinos la vizitojn de alta nivelo en ambaŭ direktoj, la efektivigon de teknikaj kunsidoj kaj decidos pri pliaj interkonsentoj en sektoroj de komuna intereso.

Aliflanke, la diplomato precizigis ke Kubo insistos pri la bezono ĉesigi la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan al la insulo dum pli ol 50 jaroj, kio estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj obstakloj por la kompleta normaligo de la reciprokaj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up