Raúl Castro en Guantánamo: La bato estis fortega, sed ni rekuperiĝos.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-11 10:16:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, ankaŭ estro de la nacia stabo de la civila defendo, trairis la regionojn damaĝitajn de la uragano Mathew en Baracoa kaj Maisí, kie li kunsidis kun la membroj de la koncerna organizo en la teritorioj por kontroli la laborojn cele al rekuperiĝo pro la damaĝoj, kiuj estis fortegaj, sed ni rekuperiĝos, li asertis dum sia renkontiĝo kun la loĝantaro.

La institucioj kaj loĝantoj de pli ol dek popolaj konsilantaroj de la distrikto de Baracoa, jam ricevas la akvoservon de post restarigo de ses akvedukto-sistemoj, inter ili, unu funkcianta per gravideco ekde la proksimeco de la rivero Duaba.

La aliaj enloĝantoj ricevas la servon per cistern-kamionoj, alternativo kiu plifortiĝis en Baracoa kaj Maisí per 20 kamionoj venintaj el Havano, kio ebligas respondi fronte al kiu ajn urĝa situacio en aliaj regionoj, kiuj havante la servon, povus suferi pro urĝaj kazoj. Medioj kaj laborfortoj el kelkaj provincoj laboras tie kune kun la barakoanoj kaj guantamanoj.

En 14 centroj kie restas 3 747 evakuitoj de Baracoa, kies domoj estis severe ruinigitaj pro la ventoforto kaj marenpenetro, oni metis plastajn ujojn el granda kapacito por antaŭvidi kiun ajn misfunkcion en la retoj de akveduktoj jam riparitaj, kaj tiel eviti mankon de akvo.

Rilate la elektran servon, oni informis ke jam estis riparitaj kelkaj cirkvitoj kiuj nutras loĝejojn kaj diversajn instituciojn en la centro de la urbo Baracoa. Tio fariĝis ebla pro la restarigo de 10 km de linioj kun 22 elektraj fostoj en la regiono de Cabacú.

Dume, 20 laborbrigadoj de la najbaraj provincoj Las Tunas, Ciego de Ávila kaj Guantánamo mem, laboras en la bazaj cirkvitoj por nutri la nodojn de la ĉefaj centroj kiuj ankoraŭ ne havas elektron.

Por certigi la produktadon de nutraĵoj kaj bazaj servoj funkcias en Baracoa 10 grupoj elektrogeneratoraj. Nun laboras 6 panfarejoj, dum oni ankaŭ kunportas panon kaj aliajn similajn produktojn el panejoj de la urbo Guantánamo.

Daŭre funkcias la kuircentroj por ellaboro de manĝoj en la areoj de evakuitoj, samkiel oni preparis kondiĉojn en la diversaj popolaj konsilantaroj por kuiri kaj transdoni nutraĵojn al la loĝantaro, tiel ke oni kalkulas ke pli ol 85% de la komerca reto en Baracoa estas damaĝita.

Laŭ raporto de la grupo ekonomia kaj socia de la defenda konsilantaro jam alvenis al Baracoa la unua kargo de proksimume 19 000 tegoloj el diversaj specoj kaj  fenestroj por rekonstrui la damaĝitajn domojn.

La prezidanto de la provinca civila defendo, Denny Legrá Azahares, konsideris tiun ĉi kiel unu el la prioritataj taskoj, samkiel la akvo-provizado kaj adopti higieno-sanitarajn regulaĵojn por eviti estiĝon de infekto-kontagaj malsanoj.

Ankaŭ li esprimis, ke spite al la damaĝoj, ekzistas fido de la civitanaroj pri tio ke al ĉiuj venos la necesa subteno. Li aldonis ke ankoraŭ oni ne povas raporti kvante pri la perdoj, sed estas ja enormaj. Oni laboras tiucele en ĉiu regiono, kaj samtempe alvenas la rimedoj por organize alfronti la solvojn. Same por zorgi pri la plenumo de la decidoj de la kuba registaro por financado de la materialoj.

Danke al la solidareco tutlanda, li esprimis, oni avancas en la restarigaj laboroj de la aŭtoŝoseo Via Mulata, sed la vojo sur la rivero Toa ekde la urbo Moa bezonos iom pli da tempo por esti restarigita.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up