La kuba revolucio festis 55 jarojn de humanisma laboro kaj digno.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-11 14:50:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel asertis en Havano ke la venko de la popola revolucio estas la okazintaĵo pli trascenda de la lastaj 55 jaroj por la kuba popolo.
Okaze de la ceremonio omaĝe al la eniro de Fidel Castro kaj la venkinta armeo en 1959 la 8-an de januaro en la  ĉefurbo, la kuba vicprezidento alparolis la partoprenantojn en la solenaĵo  en la antikva fortreso Columbia, hodiaŭ lernejo urba Libertad.
Dum sia parolado, Díaz-Canel rememorigis la parolojn de Fidel kiu tiam avertis ke “ekde tiu momento eble ĉio estos pli malfacila”, kaj tiel estis, laŭlonge de tiuj jaroj la kuba popolo devis alfronti kaj venki obstaklojn, agresojn, planojn por subfosi la revolucian registaron, konspirojn por murdi la ĉefkomandanton Fidel Castro kaj aliajn gvidantojn, usonan sieĝon ekonomian, financan kaj komercan,  kalumniajn kampanjojn kiuj daŭre estas starigataj kaj tiel plu, asertis la vicprezidento.
Malgraŭ tio, emfazis Díaz-Canel, Kubo sukcesis elimini analfabetecon, transformi la militajn kazernojn en lernejojn kaj starigi senpagan edukan sistemon je ĉiuj niveloj, atenti la petojn de la kamparanoj, ĉiam la plej forgesita sektoro en la pasinteco, krei kaj starigi senpagan aliron al publika sano, malfermi la pordojn al la kulturo, la sciencoj, sporto, rekuperi la nacian heredaĵon kiu estis en la manoj de eksterlandaj korporacioj, labori por aŭtenta demokratio, eligi la landon el mizero kaj dependeco.
Nia popolo pagis altan prezon en vivoj kaj mankoj kaŭze de la kruela apresemo imperia, sed oni ne povis dividi nek venki nin, nek silentigi la ekzemplon de Kubo, li aldonis.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up