Zedm: vokita fariĝi la pordo de Kubo al la mondo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-08 07:38:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 8 nov (RHK) La speciala evoluzono de Mariel (Zedm) havas nuntempe pli ol 900 milionojn da dolaroj kaptitaj pere de fremdaj investoj, laŭ informis Ana Teresa Igarza, ĝenerala direktorino de la oficejo de Zedm.

Dum la televida programo Ronda Tablo, ŝi komentis ke kiam tiuj investoj efektiviĝu, impulsataj de kompanioj de Meksiko, Hispanio, Belgio, Francio, Vjetnamio, Brazilo, Suda Koreio kaj Kubo, ili kreos 2 mil 837 novajn laborlokojn.

Ĝis nun ekzistas 19 uzantoj situantaj en la Zedm, 7 el ili jam laboras, kelkaj en provizoraj sidejoj kaj aliaj en la definitivaj ejoj, precizigis Igarza, kaj aldonis ke la plejmulto fokusiĝas esence en la loĝistika agado.

Ŝi informis ke laŭ estas antaŭvidite,  fine de novembre aŭ komence de decembre, devos ekfunkcii la unua planto industria, kun teknologio mez-alta, kiu produktos elektrajn tabulojn kaj temperatur-sensilojn, kiuj ebligos anstataŭi importaĵojn.

La akceptitaj uzantoj ĝis nun estas internacia ekonomia asocio, 10 entreprenoj kun eksterlanda kapitalo, 4 miksaj kaj 4 kubaj entreprenoj.

Vokata fariĝi la pordo de Kubo al la mondo, la evoluzono celas instigi integralajn projektojn kiuj ebligu anstataŭi importaĵojn, impulsi eksportaĵojn kun naciaj produktoj je alta aldona valoro kaj krei novajn laborlokojn, en konstanta kongruo kun la internacia komerco kaj la interna ekonomio.

Situanta je 45 km de Havano, la evoluzono de Mariel, evidentigas ankaŭ la ĉefrolon donatan de Kubo al la fremdaj investoj por vigligi kernajn sektorojn  kiel la agroindustrio, bioteknologio, energio kaj turismo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up