Raúl Castro sendas gratulmesaĝon al la elektita prezidento Donald Trump.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-10 07:27:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 10 nov (RHK-Granma) La kuba prezidento Raúl Castro sendis mesaĝon al la elektita prezidento Donald J. Trump,  en kiu esprimas  «okaze de via elektiĝo kiel prezidento de Usono, mi gratulas vin».

Multaj gratulmesaĝoj estas senditaj de diversaj prezidentoj kaj ŝtatestroj el ĉiuj kontinentoj al la elektita prezidento. Same aliaj internaciaj organizoj kiel UN, Unasur kaj la EU ankaŭ tion faris.

Interne, la demokrata kandidato Hillary Clinton, ankaŭ gratulis la elektitan prezidenton kaj samtempe agnoskis sian malvenkon. La nuna prezidento Barack Obama, kiu esprimis siajn diferencojn kun la posteulo, invitis lin renkontiĝi en la Blanka Domo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up