La vizito de la kanada ĉefministro: plia paŝo al solida kunlaboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-15 07:49:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 15 nov (RHK) Justin Trudeau,  ĉefministro de Kanado, ekvizitos Kubon hodiaŭ kaj plenumos  oficialan laborprogramon kiu inkluzivas dialogon kun la kuba prezidento Raúl Castro kaj aliaj aranĝoj.

Trudeau estas la 23-a ĉefministro de Kanado, kaj ankaŭ ministro pri interregistaraj aferoj kaj ministro pri la junularo.

En aprilo de 2013 Trudeau estis elektita gvidanto de la liberala partio de Kanado kaj en 2015 la partio venkis en la parlamentaj elektoj, kio rezultigis plimultan registaron kun postenoj en ĉiuj provincoj kaj teritorioj de la lando.

Li enposteniĝis kiel ĉefministro la 4-an de novembro de 2015 kun registaro formata de sama nombro de viroj kaj virinoj, kio okazas por la unua fojo en la historio de Kanado.

La vizito de la kanada ĉefministro kontribuos plifortigi la reciprokajn rilatojn inter ambaŭ landoj kaj la kunlaboron ekzistantan en pluraj branĉoj de la ekonomio, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up