Raúl Castro ĉeestis la prelegon de la kanada ĉefministro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-16 18:55:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 16 nov (RHK) La kuba prezidento  Raúl Castro, ĉeestis la magistran prelegon de la ĉefministro de Kanado, Justin Trudeau, en la Aulo de la Havana Universitato.

Ankaŭ ĉeestis la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, la ministro pri eksteraj rilato, Bruno Rodríguez kaj Gustavo Robreiro, rektoro de la havana universitato.

La ĉefministro kanada respondis demandojn de la kubaj gestudentoj pri temoj kiel la negoc-rilatoj inter ambaŭ lando fronte al la limigoj starigataj de la usona sieĝo, la klimata ŝanĝo kaj la batalo kontraŭ la malriĉeco.

La preleganto elstarigis ke tiu nordamerika lando klopodas,  per diversaj alternativoj, elradikigi la malriĉecon kaj pledas por la paco kaj la rajtoj de ĉiuj landoj.

Ekde sia enposteniĝo kiel ĉefministro de Kanado, en novembro de 2015, Trudeau oficiale vizitas Kubon por la unua fojo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up