Komuniko pri la funebraĵoj de Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-26 10:33:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La organiza komitato de la centra komitato de la komunista partio, la ŝtato kaj registaro por la funebraĵoj de la ĉefkomandanto Fidel Castro, informis al la popolo ke ekde la venonta lundo 28-a de novembro je la 9ª matene ĝis la 10-a vespere, en la memorialo José Martí, ĉe la placo de la revolucio en Havano, la kubanoj povos ĉeesti kaj doni sian omaĝon al la kuba gvidanto, kio etendiĝos al la 29-a de novembro, ekde la 9-a matene ĝis la 12ª tagmeze.

La 29-an de novembro je la sepa vespere okazos publika aranĝo en la Placo de la Revolucio kaj sekvatage ekiros liaj mortrestaĵoj en karavano tra la itinero de la Libereco, laŭ la vojo kiun li sekvis en januaro 1959, ĉi-foje ĝis Santiago de Cuba, kio finiĝos la 3-an de decembro, kiam okazos publika aranĝo en la Palco de la Revolucio Antonio Maceo.

La enteriga ceremonio okazos je la sepa matene de la kvara de decembro en la tombejo Santa Ifigenia en Santiago de Cuba.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up